Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V.

Kategorio: Programo Page 4 of 8

16a de novembro: Interreta klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • mardo, la 16an de novembro
  • 19:00 – 20:00 loka tempo
  • interrete, pro la denove kreskantaj nombroj de infektitoj

Programo

  • Lingva Rondo: Vortkampo “religiaj festoj” (Reinhard Pflüger)

Krome ni volas priparoli, kiel ĉi-foje organizi nian jarfinan feston, kio okazos la 6a de decembro, konsiderante la denovan kreskon de la infektitaj personoj.

La planita prelego pri Tradicia Ĉina Medicino estos prokrastata al tempo, kiam ni denove povos rekontiĝi surloke!

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

  • Rekta ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/87832948571?pwd=YnFENS9OWDNjcURsYTFGa0hvL013dz09

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

1a de Julio: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 1an de Julio 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Ludo: “Nur Unu” (“Just One”, Martin Schmitt)

La partprenontoj bonvulu pretigi kelkajn foliojn da blanka papero kaj dikan nigran skribilon por montri vortojn per la kamerao.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

15a de Aprilo: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 15an de Aprilo 2021 ← Prokrastita de la 1a (Sankta Ĵaŭdo)
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Divenludo pri citaĵoj (U. Fellmann)
  • Ulriko re-prezentas sian amuzan divenludon, dum kiu li rivelas, ĉu diversajn famajn citaĵojn vere diris tiu persono, al kiu oni atribuas ilin.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

4a de Marto: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 4an de Marto 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Programplanado: Aprilo ĝis Septembro
  • Vortludo (A. Stecay)

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

4a de Februaro: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 4an de Februaro 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Proverboj (C. Spellerberg)
    • Ni ĉiuj konas proverbojn kiel Ne ĉio brilanta estas diamanto – sed kion ĝi fakte signifas ke frazo estas proverbo? Kio estas la diferencoj inter “normalaj frazoj” kaj proverboj? De kie venas proverboj kaj kial estas kelkfoje malfacila decidi kio estas la signifo de proverboj?
      En sia prelego Carla donos enkondukon al la moderna proverbstudo kaj parolos pri kion ni povas lerni se ni studas proverbojn kun lingvoscienca perspektivo. Finfine, ŝi ankaŭ enkondukos sian propran lingvosciencan teorion pri kio estas proverbo kaj ligos la teorion kun la proverboj de Esperanto. Esperanto havas multajn proverbojn kaj ni povas lerni multon pri proverboj ĝenerale per la studo de la proverboj de Esperanto.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

7a de Januaro: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 7an de Januaro 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Robinson Crusoe (U. Fellmann)
    • La romano estas unu de la plej mondvaste konataj kaj tradukita eĉ al indianaj lingvoj. Kio tiom fascinas nin? Kaj ĉu la aŭtoro kreis la figuron kaj la aventurojn el si mem, ĉu li ĉerpis el aliaj rakontoj, aŭ ĉu li priskribis realan personon kaj ties realajn spertojn? Kiel rilatas la hodiaŭa tielnomata Robinsoninsulo en la Paca Oceano al la romano – aŭ al la eble vera Robinsono? Tiujn demandojn provas Felmano Ulriko respondi dum la sekva retkunveno de nia klubo. La prelegonto kiel infano heredis de avo frakture presitan version de Robinsono Kruso, kiun li junaĝe estas leginta pli ol dekfoje.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

1a de Oktobro: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 1an de Oktobro 2020
  • 19:00 MEST (17:00 UTK) – 20:00 MEST (18:00 UTK)

Programo

  • Ŝercenigmoj pri ŝajnaj kunmetaĵoj (Reinhard Pflüger)

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

3a de Decembro: Kristnaskfesto

Karaj membroj, amikoj kaj interesiĝantoj,

la Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia kristnaska festo

  • Ĵaŭdo, la 3an de Decembro 2020
  • 19:00 MET – 20:30 MET
  • Rimarko: Hodiaŭ neniu invito per Eventa Servo

Ni pretigis kelkajn programerojn

  • Hilde Stecaj: Limerikoj
  • Anina Stecay: “Kio okazis?” – Enigmoj kun kristnaska enhavo
  • Anina Stecay: Alternativa kristnaska rakonto
  • Martin Schmitt: Mia kronvirusa projekto “50.53°N, 8.72°E”
  • Martin Schmitt: Kvizo pri kristnasko

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

(Fotografio: Martin Schmitt)

27a de Oktobro: Ronda Tablo

Karaj membroj, amikoj kaj interesiĝantoj,

la Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia ronda tablo

  • Mardo, la 27an de Oktobro 2020
  • 19:00 MET (18:00 UTK) – 20:00 MET (19:00 UTK)
  • Rimarko: Hodiaŭ neniu invito per Eventa Servo (tamen ja per Facebook)

Temoj / konversaciigiloj

  • Kio estas la plej utila afero kiun vi posedas?

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

25a de Aŭgusto : Ronda Tablo

la Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia ronda tablo

  • Mardo, la 25an de Aŭgusto 2020
  • 19:00 MEST (17:00 UTK) – 21:00 MEST (19:00 UTK)

Formato

  • Videokonferenco (Zoom)

Temoj / konversaciigiloj

  • La nova vortaro.net – Ĉu vi jam malkovris ĝin?
  • Proverboj – Kunportu unu el Esperanto pri kiu vi volas paroli, aŭ unu el via denaska lingvo, aŭ unu el tute alia lingvo.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

Page 4 of 8

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén