Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V.

Kategorio: Berichte

Esperanta informtablo en la urbocentro

La 17-an de junio ’23 intermite  ok klubmembroj ĉeestis nian esperantan informtablon en urbocentro apud la ĉefgardejo (germanlingve: Hauptwache). Estis bona vetero kaj bela etoso. La nomo “Esperanto” estis de fore videbla sur flagoj, flagrubando kaj sur tablo en formo de Esperanto-numernplato. Certe ekinteresiĝis nur malmulte  da preterpaŝantoj pri niaj ofertaĵoj, sed ni ja povis babili kun kelkaj de ili kaj eble vekis intereson okupiĝi pri Esperanto. 

Kristnaska kunveno kun ardovino kaj muziko

Post longa tempo de abstino ĉi-jare ni fine festis nian kutiman kristnaskan kunvenon kaj kune kantis, muzikumis, prelegis poemojn kaj anektodojn kaj ĝuis la bonan etoson trinkante teon, ardovinon kaj manĝante multajn specojn da kuketoj kaj la faman kristnaskan kukon el Dresdeno.

Gruntbovoj en senarbara vastaĵo

Dum nia lasta regula rekontiĝo ni aŭskultis interesan prezenton pri la fora oriento. Vojaĝraportoj kaj bildserioj pri kongresoj en fremdaj landoj ja relative oftas en Esperantujo, sed ĉi-foje la afero iomete aliis.

Frank Lappe rakontis pri lando, kiun mi apenaŭ konas, kien mi supozeble neniam vojaĝos. Sed bone, kiu povas scii tion?

Li rakontis pri la kutimoj kaj naturo, kaj klarigis, kial vegetaranoj apenaŭ havas ŝancon en tiu lando. Gruntbovoj kaj sovaĝaj ĉevaloj travagadis la fotojn, kaj infanoj kun tre seriozaj vizaĝoj penseme rigardis nin. Sed Frank ne nur montris al ni tion; sur pluraj fotoj troviĝis artefaritaj montoj apud la stratoj, kiuj unuavide ŝajnis al ni kiel rubaĵoj kun ŝiraĵoj el blua plasto aŭ ŝtofo, sed verdire estas sanktaj lokoj („ovoo“). Ni povis kvazaŭ observi, kiel oni sukcesas malkonstrui grandan jurton ene de dudek minutoj, kaj ni povis rigardi la senarbaran vastecon de la pejzaĝo. Do, denove ni pere de Esperanto ricevis impreson de mondparto, pri kiu mi alikaze ne scius ion ajn. Dankon!

Ni partoprenis per ZUM presentaĵo dum la IKS (interkultura semjno 2022)

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén