La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 4an de Februaro 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Proverboj (C. Spellerberg)
    • Ni ĉiuj konas proverbojn kiel Ne ĉio brilanta estas diamanto – sed kion ĝi fakte signifas ke frazo estas proverbo? Kio estas la diferencoj inter “normalaj frazoj” kaj proverboj? De kie venas proverboj kaj kial estas kelkfoje malfacila decidi kio estas la signifo de proverboj?
      En sia prelego Carla donos enkondukon al la moderna proverbstudo kaj parolos pri kion ni povas lerni se ni studas proverbojn kun lingvoscienca perspektivo. Finfine, ŝi ankaŭ enkondukos sian propran lingvosciencan teorion pri kio estas proverbo kaj ligos la teorion kun la proverboj de Esperanto. Esperanto havas multajn proverbojn kaj ni povas lerni multon pri proverboj ĝenerale per la studo de la proverboj de Esperanto.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)