Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V.

Monato: Januaro 2021

7a de Januaro: Klubvespero

La Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia klubvespero

  • Ĵaŭdo, la 7an de Januaro 2021
  • 19:00 – 20:00 loka tempo

Programo

  • Robinson Crusoe (U. Fellmann)
    • La romano estas unu de la plej mondvaste konataj kaj tradukita eĉ al indianaj lingvoj. Kio tiom fascinas nin? Kaj ĉu la aŭtoro kreis la figuron kaj la aventurojn el si mem, ĉu li ĉerpis el aliaj rakontoj, aŭ ĉu li priskribis realan personon kaj ties realajn spertojn? Kiel rilatas la hodiaŭa tielnomata Robinsoninsulo en la Paca Oceano al la romano – aŭ al la eble vera Robinsono? Tiujn demandojn provas Felmano Ulriko respondi dum la sekva retkunveno de nia klubo. La prelegonto kiel infano heredis de avo frakture presitan version de Robinsono Kruso, kiun li junaĝe estas leginta pli ol dekfoje.

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

3a de Decembro: Kristnaskfesto

Karaj membroj, amikoj kaj interesiĝantoj,

la Esperanto-Societo Frankfurt invitas al sia kristnaska festo

  • Ĵaŭdo, la 3an de Decembro 2020
  • 19:00 MET – 20:30 MET
  • Rimarko: Hodiaŭ neniu invito per Eventa Servo

Ni pretigis kelkajn programerojn

  • Hilde Stecaj: Limerikoj
  • Anina Stecay: “Kio okazis?” – Enigmoj kun kristnaska enhavo
  • Anina Stecay: Alternativa kristnaska rakonto
  • Martin Schmitt: Mia kronvirusa projekto “50.53°N, 8.72°E”
  • Martin Schmitt: Kvizo pri kristnasko

Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom

Pli da detaloj (aliro per telefono ktp.)

(Fotografio: Martin Schmitt)

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén