Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V.

Monato: Julio 2017

Programm im Oktober 2017

5.10.2017

Lingva rondo: temo ankoraŭ ne konata – M. Schmitt

Prelego: Elmigrado al Ameriko – G. Schäfer

En la jaroj inter 1600 – 1914 multaj personoj el diversaj eŭropaj landoj enmigris Usonon; ili serĉis novan vivon, pro tre diversaj kialoj. En la prelego Gundhild parolos pri konataj kaj malmulte konataj faktoj.


Sprachrunde: Thema steht noch nicht fest – M. Schmitt

Vortrag: Auswanderung nach Amerika – G. Schäfer

Zwischen 1600 und 1914 gab es mehrere große Auswanderungswellen in die späteren USA; aus unterschiedlichen Ländern in Europa flüchteten Menschen aus ganz unterschiedlichen Gründen und unter großen Strapazen. Sie suchten “drüben” ein neues Leben. In ihrem Vortrag spricht Gundhild über bekannte und weniger bekannte Fakten.

19.10.2017

ne okazos pro festotago

fällt aus wg. Feiertag

Programm im September 2017

7.9.2017

Lingva rondo: Esprimi pensojn kaj dezirojn, priskribi karakteron kaj sentojn. – H. Horeth

Prelego: Antikva egiptujo, 2a parto  – U. Fellmann

En januaro Uli montris la unuan parton de sia prezentaĵo, kiu estis ege informriĉa kaj detala kaj prezentas al ni historion, kulturon kaj skribaĵon de unu el la plej longe ekzistantaj regnoj.


Sprachrunde: Thema noch nicht bekannt – H. Horeth

Vortrag: Das alte Ägypten, 2. Teil – U. Fellmann

Die Fortsetzung des im Januar begonnenen, sehr gut ausgearbeiteten und profund recherchierten Vortrages, bei dem Uli uns in Geschichte, Kultur und Schrift eines der am längsten bestehenden Reiche führt.


21.9.2017

Perfektiga kurso kun U. Fellmann

Sprachkurs mit U. Fellmann

Programm im August 2017

3.8.2017

kunveno ne okazos pro ferioj en Saalbau

fällt aus wegen Ferien im Saalbau

5.8.2017

Somera festo

Pro afabla invito de Ges-roj Ullmann ĝi okazos en Friedberg ekde 14:00. La preciza adreso ekscieblas en Esperanto Informilo. Ĉiu bonvole kunportu siajn rostaĵojn kaj ion (kiel salatoj, legomoj, pano …) por la komuna manĝado.

Sommerfest

Familie Ullmann hat dieses Jahr in ihren Garten nach Friedberg eingeladen. Los geht es ab 14:00 Uhr. Die genaue Adresse findet sich im Esperanto Informilo. Jeder bringt bitte das von ihm bevorzugte Grillgut selbst mit, außerdem freuen sich alle über einen Beitrag zur gemeinsamen Tafel in Form von Salaten, Baguette o.ä.


17.8.2017

Lingva rondo: Ni kune kantas (i.a. germanajn popolkantojn tradukitajn de Joachim Giessner kaj konatajn kanonojn) – G. Hennemann & A. Stecay

Prelego: Germana Esperanto Kongreso 2017 en Frajburgo – W. Ullmann


Sprachrunde: Wir singen zusammen (u.a. deutsche Volkslieder, von Joachm Giessner auf Esperanto übersetzt) – G. Hennemann & A. Stecay

Vortrag: Der Deutsche Esperanto-Kongress 2017 in Freiburg – W. Ullmann

 

Gruntbovoj en senarbara vastaĵo

Dum nia lasta regula rekontiĝo ni aŭskultis interesan prezenton pri la fora oriento. Vojaĝraportoj kaj bildserioj pri kongresoj en fremdaj landoj ja relative oftas en Esperantujo, sed ĉi-foje la afero iomete aliis.

Frank Lappe rakontis pri lando, kiun mi apenaŭ konas, kien mi supozeble neniam vojaĝos. Sed bone, kiu povas scii tion?

Li rakontis pri la kutimoj kaj naturo, kaj klarigis, kial vegetaranoj apenaŭ havas ŝancon en tiu lando. Gruntbovoj kaj sovaĝaj ĉevaloj travagadis la fotojn, kaj infanoj kun tre seriozaj vizaĝoj penseme rigardis nin. Sed Frank ne nur montris al ni tion; sur pluraj fotoj troviĝis artefaritaj montoj apud la stratoj, kiuj unuavide ŝajnis al ni kiel rubaĵoj kun ŝiraĵoj el blua plasto aŭ ŝtofo, sed verdire estas sanktaj lokoj („ovoo“). Ni povis kvazaŭ observi, kiel oni sukcesas malkonstrui grandan jurton ene de dudek minutoj, kaj ni povis rigardi la senarbaran vastecon de la pejzaĝo. Do, denove ni pere de Esperanto ricevis impreson de mondparto, pri kiu mi alikaze ne scius ion ajn. Dankon!

Ni partoprenis per ZUM presentaĵo dum la IKS (interkultura semjno 2022)

Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén