Por iomete varbi pri nia klubo kaj pri Esperanto ĝenerale ni jam dufoje ĉi-jare distribuis malgrandajn DIN-A6 formatajn flugfoliojn en la urbocentro de Frankfurt apud la ĉefgardeĵo (dt: Hauptwache). Precipe ni informis pri niaj regulaj renkontiĝoj en la Stattkafejo, kiuj kutime okazas ĉiun kvaran mardon de la monato.