Dum nia lasta regula rekontiĝo ni aŭskultis interesan prezenton pri la fora oriento. Vojaĝraportoj kaj bildserioj pri kongresoj en fremdaj landoj ja relative oftas en Esperantujo, sed ĉi-foje la afero iomete aliis.
Frank Lappe rakontis pri lando, kiun mi apenaŭ konas, kien mi supozeble neniam vojaĝos. Sed bone, kiu povas scii tion?
Li rakontis pri la kutimoj kaj naturo, kaj klarigis, kial vegetaranoj apenaŭ havas ŝancon en tiu lando. Gruntbovoj kaj sovaĝaj ĉevaloj travagadis la fotojn, kaj infanoj kun tre seriozaj vizaĝoj penseme rigardis nin. Sed Frank ne nur montris al ni tion; sur pluraj fotoj troviĝis artefaritaj montoj apud la stratoj, kiuj unuavide ŝajnis al ni kiel rubaĵoj kun ŝiraĵoj el blua plasto aŭ ŝtofo, sed verdire estas sanktaj lokoj („ovoo“). Ni povis kvazaŭ observi, kiel oni sukcesas malkonstrui grandan jurton ene de dudek minutoj, kaj ni povis rigardi la senarbaran vastecon de la pejzaĝo. Do, denove ni pere de Esperanto ricevis impreson de mondparto, pri kiu mi alikaze ne scius ion ajn. Dankon!
Ni partoprenis per ZUM presentaĵo dum la IKS (interkultura semjno 2022)