Nia ĉi-jara solenaĵo de la Zamenhoftago okazis la 14-an decembro, sabate tagmeze ĉe Wiesenhüttenplatz. Ni legis la tuton de “La Vojo”, kaj poste Ulriko sole legis “Al la fratoj”. Fine ni kantis ĉiujn tri strofojn de “La Espero”.
Poste ni tagmanĝis dekope en japana restoracio MoŝMoŝ.