Esperanto-Gesellschaft Frankfurt am Main e.V.

Monato: Decembro 2024

Okaze de la 120-jariĝo de nia klubo

Ĉi-jare la ESF celebros la Zamenhoftagon jam je la 14-a de decembro, unu tagon antaŭ la naskiĝdatreveno de Zamĉjo, kiu ja estas la 15-a.

Estis la jaro 1904. Tiam okazis pluraj esperantorilataj gravaĵoj:

Unue, estis la jaro de lastaj laboroj pri la eldonota Fundamento de Esperanto.

Due, en 1904 okazis la unua internacia Esperanto-renkontiĝo, kvazaŭ la “nula UK”, ofte nomita “la antaŭkongreso” de la unua oficiala kongreso en 1905.

Kaj tria evento gravas tiujare, almenaŭ por ni: en 1904 fondiĝis la Esperanto-Societo Frankfurto, kies unua renkontejo okazis – je la Wiesenhüttenplatz, situanta inter la frankfurtmajna ĉefstacidomo kaj la rivero Majno.

Pro tio, mi dum la lasta estrarkunveno proponis, ke ni ĉi-jare, 120 jarojn post la fondiĝo de nia klubo, ankaŭ tie kunvenu, kie nia societo kreiĝis. Kaj ĉiu partoprenontulo antaŭe elektu poemon aŭ teksteton el la Fundamento aŭ el la Fundamenta krestomatio por deklami ĝin dum nia renkontiĝo sur la “placo de gazonaj dometoj”, tiel la signifo de la placa nomo.

Kromnote, ke ni renkontos ĉi-foje je sabato estas eble bona koincidenco, ĉar Zamenhof estis ja judo, se eĉ li ne estis tradicia kredulo (sed la patrino estis, kaj estis pro ŝi, ke Zamenhof flue parolis la jidan, ĉar la patro intence hejme parolis la rusan).

Loko kaj tempo jam estis anoncitaj en antaŭa ei, en nia Telegramkanalo, kaj per retpoŝta dissendo, tamen, denove por rememorigo: Ni renkontos je la placo Wiesenhüttenplatz, kiu situas tre proksime al la frankfurtmajna ĉefstacidomo, je la 11:45-a horo. Post nia deklamado (kaj eble kantado de La Espero) ni iros al restoracio por tie kune tagmanĝi.

Programm Dezember 2024

03.12.2024, 19:00 MET

Zoom-Konferenz “ohne festes Thema”


Zum-Konferenco “Sentema babilado”

https://zoom.us/j/97497349753?pwd=OTBsMnladnA3UVhuRy9Ta0dYcFNldz09


sur-loke en urbocentro

14.12.2024, 11:45 MET

Zamenhof-solenaĵo en la urbocentro sur placo Wiesenhüttenplatz


surloke en Saalbau MÜZ

17.12.24, 19:00 MET

kristnaska kunveno


Funkciigita de WordPress & Etoso de Anders Norén