La 17-an de junio ’23 intermite ok klubmembroj ĉeestis nian esperantan informtablon en urbocentro apud la ĉefgardejo (germanlingve: Hauptwache). Estis bona vetero kaj bela etoso. La nomo “Esperanto” estis de fore videbla sur flagoj, flagrubando kaj sur tablo en formo de Esperanto-numernplato. Certe ekinteresiĝis nur malmulte da preterpaŝantoj pri niaj ofertaĵoj, sed ni ja povis babili kun kelkaj de ili kaj eble vekis intereson okupiĝi pri Esperanto.
Diese Webseite benutzt Cookies, sobald Sie versuchen, sich als Benutzer anzumelden. Da es keine Registrierungsmöglichkeit gibt, sollten Sie von Anmeldeversuchen absehen. Verstanden