Karaj membroj, amikoj kaj interesiĝantoj,
la Esperanto-Societo Frankfurt invitas al siaj renkontiĝoj per videokonferenco.
Ni renkontiĝas per la konferencservo Zoom:
- Rekta ligilo: https://us02web.zoom.us/j/408272229?pwd=amdTc2ozRUpGd0JjZmNzZlI0SUNXQT09
- Meeting ID: 408 272 229
- Passcode: 1887
Oni bezonas instalendan aplikaĵon por Zoom:
- Windows: http://zoom.us/client/latest/ZoomInstaller.exe
- MacOS: http://zoom.us/client/latest/zoomusInstaller.pkg
- Linux: http://zoom.us/download?os=linux
- Android: http://zoom.us/client/latest/zoom.apk
- iOS: https://itunes.apple.com/us/app/id546505307
Ĉe Zoom ankaŭ eblas partopreni per telefono:
- +49 69 5050 2596, kodo: 408 272 229 #
- Unutuŝe por saĝtelefonoj: +496950502596,,408272229#
- Tutmondaj telefonnombroj: https://us02web.zoom.us/u/kb40gpuYOS
Jen kelkaj gvidlinioj:
- Eblas partopreni sen propra Zoom-konto.
- Pretigu vian aparataron, mikrofonon, kapaŭskultilon, kameraon sufiĉe longe antaŭ la komenco de la konferenco. La agordoj de la Zoom-aplikaĵo ofertas le eblecon provi ĉion.
- Se vi partoprenos per komputilo, prefere uzu dratan retkonekton.
- Agordu vian nomon en la programo.
- Nek bilde nek nome rekoneblajn partoprenantojn kaj telefonajn partoprenantojn kiuj ne respondas, ni forigos el la konferencejo.
- Malŝaltu vian mikrofonon kiam vi ne parolas.
- Vi rajtas malŝalti ankaŭ la kameraon kaj nur spekti la konferencon.
- La konferenco ankaŭ subtenas tekstmesaĝojn.