ESF

aktuell / aktuale

Unsere Treffpunkte

Kie renkonti nin

Was ist bei uns passiert? / Kio okazis ĉe ni?

Weitere Informationen

Kiam kaj kie ni kunvenas ?  
Niaj kunvenoj okazas je la unua ĵaŭdo en la monato (ne je festotagoj, tiukaze eble ŝovataj al alia ĵaŭdo) ekde 18h30 en la SAALBAU Bockenheim (domo de Saalbau GmbH Frankfurt), Schwälmer Str. 28, angule al KurfürstenplatzPlej ofte komenciĝas per lingva rondo (ekzercoj aŭ ludoj, kiuj taŭgas por vasta gamo da antaŭscioj) kaj sekvas prelego. Kutime estas ankaŭ renkontiĝoj je la tria ĵaŭdo, tiam plej ofte sen specifa programo, sed ni simple babilas en Esperanto. Pri detaloj vidu la aktualan programon.
Plej proksimaj trajnstacioj: Westbahnhof (linioj S3-S6), Leipziger Straße (linioj U6, U7)..
La lastan mardon de ĉiu monato vi povas trovi nin en la kafejo "Albatros" post 19h00 babilante. La kafejo "Albatros" estas en la strato Kiesstraße 27, kiu deflankiĝas de la strato Adalbertstraße proksime de la metrostacio "Bockenheimer Warte" (linioj U4, U6, U7).

Kontaktu nin:

  • Reinhard Pflüger, retprizorganto kaj respondeculo por perretaj demandoj: reinhard.pflueger (a) esperanto.de
  • Katarina Eckstädt, prezidantino: ke.esperanto (a) t-online.de
 

mapo